Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3 Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen; 4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer. 5 Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo. 6 Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. 7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.
8 Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon. 9 Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni; 10 ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando. 11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses. 12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo. 13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele. 14 Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
15 Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. 16 Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi. 17 Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj. 18 Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj? 19 Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj. 20 Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis. 21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn. 22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.
Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. 2 Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj. 3 Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero. 4 Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li. 5 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu. 6 Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj. 7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? 8 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano. 9 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin. 10 Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.
11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata. 15 Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto. 16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro. 17 Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn. 18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ? 19 Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn. 20 Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li manĝu panon. 21 Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22 Kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.
23 Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio. 24 Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob. 25 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.
Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb. 2 Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas. 3 Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas. 4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 6 Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn. 8 Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj. 9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin. 10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo. 11 Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo? 12 Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto. 13 Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? 14 Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. 15 Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj. 16 Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo. 17 Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 18 Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio. 19 Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano. 20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de ĝi; kaj poste li lasos vin iri. 21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj. 22 Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.
Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo? 2 Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. 3 Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi. 4 Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano), 5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. 6 Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo. 7 Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno); 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo. 9 Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero. 10 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. 11 Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo? 12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli. 13 Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian. 14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro. 15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari. 16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio. 17 Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.
18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li: Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en paco. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi. 20 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon. 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri. 22 Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael; 23 kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon. 24 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin; 25 sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi. 26 Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris: Sanga fianĉo per la cirkumcido.
27 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin. 28 Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li. 29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de la Izraelidoj. 30 Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo. 31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto. 2 Sed Faraono diris: Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri. 3 Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo. 4 Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj. 5 Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj! 6 Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante: 7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. 8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. 9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn. 10 Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon; 11 iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata. 12 Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo. 13 Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. 14 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun? 15 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj? 16 Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas. 17 Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo. 18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru. 19 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj. 20 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono. 21 Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin. 22 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min? 23 De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.
Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO. 3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili. 4 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj. 5 Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon. 6 Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj. 7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo. 8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo. 9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 12 Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn. 13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri. 22 Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj. 26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj. 27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta, 29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi. 30 Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj. 5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento. 11 Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. 12 Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon. 16 Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis. 17 Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon. 18 Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj. 20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon. 21 Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta. 22 Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 23 Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion. 24 Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. 25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi. 2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj; 3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn; 4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan. 6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan. 7 Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan. 8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu. 10 Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio. 11 Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos. 12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon. 13 Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj. 14 Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis. 15 Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta. 17 Ili faris tiel: Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta. 18 Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj. 19 Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
20 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi. 21 Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas. 22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero. 23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo. 24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj. 25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando. 26 Sed Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos? 27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni. 28 Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi. 29 Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo. 30 Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo. 31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu. 32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 2 Ĉar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos, 3 jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto. 4 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio. 5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaŭ la Eternulo faros tiun aferon en la lando. 6 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis ĉiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. 7 Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.
8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo ĵetu ĝin al la ĉielo antaŭ la okuloj de Faraono. 9 Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta. 10 Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj. 11 Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur ĉiuj Egiptoj. 12 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.
13 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene kaj stariĝu antaŭ Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 14 Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 17 Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin. 18 Jen morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al ĝi ne estis en Egiptujo de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun. 19 Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj ĉion, kion vi havas sur la kampo; sur ĉiun homon kaj bruton, kiuj troviĝos sur la kampo kaj ne kolektiĝos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos. 20 Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn; 21 sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur ĉiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta. 23 Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan. 24 Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en ĝi aperis popolo. 25 Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis. 26 Nur en la lando Goŝen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo. 27 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj. 28 Preĝu al la Eternulo, ke ĉesiĝu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos. 29 Kaj Moseo diris al li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj ĉesiĝos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciiĝu, ke al la Eternulo apartenas la tero. 30 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion, la Eternulon. 31 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn; 32 sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj. 33 Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron. 34 Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj. 35 La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili; 2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 4 Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon; 5 kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo; 6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono. 7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li: Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas? 8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj? 9 Tiam Moseo diris: Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo. 10 Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon? 11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo. 13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn. 14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia. 15 Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta. 16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi. 17 Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton. 18 Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo. 19 Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono. 20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
21 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. 22 Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj. 23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj. 24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi. 25 Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. 26 Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien. 27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin. 28 Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos. 29 Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. 2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. 3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.
4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.
9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta. 10 Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante: 2 Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. 5 La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos. 8 Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. 9 Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. 10 Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin. 15 Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan. 18 De post la vespero de la dek- kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando. 20 Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.
21 Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon. 22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo? 27 tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto. 31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris. 32 Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min. 33 Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos. 34 Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj. 35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj. 38 Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro. 39 Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon. 40 La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj. 41 Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta. 42 Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin. 44 Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin. 45 Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin. 46 En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru ĝin. 48 Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin. 49 La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi. 50 Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris. 51 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.
3 Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon. 4 Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib. 5 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato. 6 Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo. 7 Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi. 8 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo. 9 Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo. 10 Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo en ĉiu jaro.
11 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi, 12 tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo. 13 Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu. 14 Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco; 15 kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas. 16 Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon. 18 Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta. 19 Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi. 20 Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto. 21 Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. 22 Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro. 3 Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis. 4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel. 5 Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni? 6 Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon. 7 Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal- Cefon. 10 Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
15 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. 16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; 20 kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
26 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. 29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.
Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene:
| Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte
leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. |
| 2 | Mia forto kaj
glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos. |
| 3 | La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo. |
| 4 | La ĉarojn de
Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro. |
| 5 | Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel ŝtono. |
| 6 | Via dekstra mano, ho
Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon. |
| 7 | Per Via granda majesto
Vi frakasas Viajn kontraŭulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj ĝi forbruligas ilin kiel pajlon. |
| 8 | De Via kolera
blovo montiĝis akvo, Amasigite stariĝis fluaĵo, Densiĝis abismoj en la mezo de la maro. |
| 9 | La
malamiko diris: Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satiĝos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano. |
| 10 | Vi blovis per Via
spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca. |
| 11 | Kiu estas kiel Vi
inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn? |
| 12 | Vi
etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero. |
| 13 | Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi
liberigis; Vi kondukis ĝin per Via forto al Via sankta loĝejo. |
| 14 | Aŭdis popoloj
kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo. |
| 15 | Tiam ektimis la ĉefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuraĝon ĉiuj loĝantoj de Kanaan. |
| 16 | Falas sur ilin timo
kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo, Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris. |
| 17 | Vi venigos ilin, kaj
plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj. |
| 18 | La Eternulo
reĝos ĉiam kaj eterne. |
19 Ĉar la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro. 20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj dancante. 21 Kaj Mirjam antaŭkantis al ili:
| Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis;
Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. |
22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Ruĝa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Ŝur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. 23 Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, ĉar ĝi estis maldolĉa; tial oni donis al la loko la nomon Mara. 24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraŭ Moseo, dirante: Kiam ni trinkos? 25 Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis. 26 Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
27 Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron ĉe la akvo.
Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3 Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato. 4 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. 5 Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage. 6 Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni? 8 Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon. 10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11 Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12 Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13 Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. 14 Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi. 16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. 18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi. 19 Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno. 20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin. 21 Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio fandiĝadis. 22 Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo. 23 Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno. 24 Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne aperis en ĝi. 25 Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la kampo. 26 Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos. 27 En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon? 29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago. 30 Kaj la popolo ripozis en la sepa tago. 31 Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo. 32 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta. 33 Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu konservata en viaj generacioj. 34 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi. 35 Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana. 36 Kaj omero estas dekono de efo.
La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki. 2 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon? 3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo? 4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru. 6 Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael. 7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?
8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim. 9 Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo. 15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo. 16 Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.
Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, aŭdis ĉion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo. 2 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis; 3 kaj ŝiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gerŝom; ĉar la patro diris: Mi estis fremdulo en fremda lando; 4 kaj la dua havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono. 5 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare ĉe la monto de Dio. 6 Kaj li dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaŭ via edzino kaj ŝiaj du filoj kun ŝi. 7 Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon. 8 Kaj Moseo rakontis al sia bopatro ĉion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis. 9 Jitro ĝojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj. 10 Kaj Jitro diris: Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj. 11 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili. 12 Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio. 13 La sekvantan tagon Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero. 14 Kaj la bopatro de Moseo vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero? 15 Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion. 16 Kiam fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn instruojn. 17 Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi faras. 18 Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi ĝin sola. 19 Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. 20 Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. 21 Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. 22 Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi. 23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco. 24 Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj faris ĉion, kion tiu diris. 25 Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. 26 Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili. 27 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.
En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto. 3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael: 4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. 5 Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj. 7 Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li. 8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo. 10 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn. 11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj. 12 Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita. 13 Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton. 14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn. 15 Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino. 16 En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. 19 Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo. 20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris. 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo, por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus. 22 Eĉ la pastroj, kiuj alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin. 23 Kaj Moseo diris al la Eternulo: La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, ĉar Vi avertis nin, dirante: Faru limon ĉirkaŭ la monto, kaj sanktigu ĝin. 24 Sed la Eternulo diris al li: Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin. 25 Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.
Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
13 Ne mortigu.
14 Ne adultu.
15 Ne ŝtelu.
16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime. 19 Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu. 20 Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku. 21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo. 23 Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi. 24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin. 25 Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos. 26 Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
Kaj jen estas la juĝoj, kiujn vi proponos al ili:
2 Se vi aĉetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage. 3 Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li. 4 Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj ŝi naskis al li filojn aŭ filinojn, tiam la edzino kaj ŝiaj infanoj restu ĉe sia sinjoro, kaj li eliru sola. 5 Sed se la sklavo diros: Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberiĝi; 6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaŭ la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aŭ apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por ĉiam.
7 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, ŝi ne eliru kiel eliras la sklavoj. 8 Se ŝi ne plaĉas al sia sinjoro, al kiu ŝi estis fordonita, tiam li donu al ŝi la eblon elaĉetiĝi; al fremda popolo ŝin vendi li ne havas la rajton, ĉar li kondutis ne honeste kontraŭ ŝi. 9 Se iu transdonos ŝin al sia filo, li agu kun ŝi laŭ la rajto de filinoj. 10 Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al ŝi. 11 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por ŝi, tiam ŝi eliru senpage, sen elaĉeto.
12 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita. 13 Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri. 14 Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
15 Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
16 Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
17 Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
18 Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per ŝtono aŭ per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kuŝi en lito: 19 se li leviĝos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
20 Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni; 21 sed se tiu restos viva dum unu aŭ du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; ĉar tio estas lia mono.
22 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos, sed ne fariĝos malfeliĉo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu ĝin laŭ decido de juĝantoj. 23 Sed se fariĝos malfeliĉo, tiam donu animon pro animo, 24 okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo, 25 bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
26 Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aŭ de sia sklavino kaj difektos ĝin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo. 27 Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aŭ denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
28 Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa. 29 Sed se la bovo estis kornobatema antaŭe kaj oni tion sciigis al ĝia mastro kaj li ĝin ne gardis kaj ĝi mortigis viron aŭ virinon, tiam la bovon oni ŝtonmortigu kaj ĝian mastron oni mortigu. 30 Se oni metos sur lin elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetan sumon, kia estos metita sur lin. 31 Se filo aŭ filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero. 32 Se iun sklavon aŭ sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti ŝtonmortigita.
33 Se iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo aŭ azeno, 34 tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al ĝia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
35 Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke ĝi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro ĝi, kaj ankaŭ la kadavron ili dividu. 36 Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antaŭe, kaj ĝia mastro ĝin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.
Se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon kaj buĉos ĝin aŭ vendos ĝin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar ŝafojn pro la ŝafo. 2 Se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango. 3 Sed se lumis super li la suno, tiam oni juĝu lin pro la sango. La ŝtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia ŝtelo. 4 Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
5 Se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonaĵo el sia kampo kaj per plejbonaĵo el sia vinberejo.
6 Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon aŭ kampon, tiam tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon.
7 Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble. 8 Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo. 9 Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
10 Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos, 11 tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos. 12 Sed se oni ĝin ŝtelos de li, tiam li devas kompensi al ĝia mastro. 13 Se ĝi estos disŝirita, li prezentu ateston, kaj la disŝiritaĵon li ne kompensos.
14 Se iu ĝin prenos prunte de sia proksimulo, kaj ĝi estos difektita aŭ mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi. 15 Se ĝia mastro estis apud ĝi, tiam li ne devas kompensi. Se ĝi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
16 Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon. 17 Se ŝia patro ne volos doni ŝin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
18 Sorĉistinon ne lasu vivi.
19 Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
20 Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita. 21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 22 Vidvinon kaj orfon ne premu. 23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion; 24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.
25 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn. 26 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li; 27 ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.
28 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu. 29 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi. 30 Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi. 31 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.
Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. 2 Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero. 3 Ankaŭ malriĉulon ne favoru en lia juĝa afero.
4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.
6 Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero. 7 De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj. 9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn; 11 sed en la sepa jaro ripozigu ĝin kaj ne tuŝu ĝin, por ke manĝu la malriĉuloj el via popolo, kaj la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo. 12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo. 13 Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.
14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro. 15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj; 16 ankaŭ la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo. 17 Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la Sinjoro, la Eternulo.
18 Ne verŝu sur fermentaĵon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu ĝis mateno. 19 La komencaĵon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
20 Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis. 21 Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li. 22 Sed se vi aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn. 23 Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos: 24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn. 25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo. 26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena. 27 Mian teruron Mi sendos antaŭ vi, kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse. 28 Kaj Mi sendos krabrojn antaŭ vi, kaj ili forpelos la Ĥividojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn de antaŭ vi. 29 Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo. 30 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon. 31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi. 32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj. 33 Ili ne loĝu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.
Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. 2 Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li. 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros. 4 Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael. 5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. 6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron. 7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. 8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris: Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj. 9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11 Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.
12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. 13 Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio. 14 Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili. 15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton. 16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. 17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj. 18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi. 3 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj arĝento kaj kupro, 4 kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano, 5 kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno, 6 oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 7 ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo. 8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili. 9 Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.
10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 11 Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 12 Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. 13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi. 16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi. 17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. 18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato. 19 Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. 20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. 21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. 22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 24 Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 25 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 26 Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon. 28 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon. 29 Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin. 30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.
31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi. 32 Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko; 33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj. 35 Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 36 La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro. 37 Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon. 38 Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro. 39 El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn. 40 Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili. 2 La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj tapiŝoj. 3 Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia. 4 Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo. 5 Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia. 6 Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo. 7 Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn faru. 8 La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapiŝoj. 9 Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo. 10 Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo. 11 Kaj faru kvi